Viv-tajlita Lernado: la metodologio

„Viv-tajlita Lernado” estas
unu el la metodologioj elekteblaj
por disvolvado de studmaterialoj kaj helpado de studentoj
en la kompetenco-akirada adolta lernado.

Ĝi estas serio de metodoj kaj preskriboj (praktika gvidilo) por planado, loĝistiko, plenumado, pritaksado kaj regulado de la alproprigado kaj perado de kono.

Ĝi paŝoj post paŝoj analizas la lern-procezon ekde la enketado pri la lern-bezono kaj la mezurado pri la plenumiĝo de la aliĝ-kondiĉoj; tra estigado de la fakmaterialo, formado de modula studmaterialo kaj difinado de la roloj instruista, konsultula, tutora kaj mentora, ĝis la fina mezurado (ekzameno).

Proprecoj de la viv-tajlita lernado:

Ĝi aplikeblas por ĉiuj lern-procezoj, kiam la lernada celo estas: kompetento (kono utiligebla en praktiko, kun la psikologia motiva fono necesa por ĝin funkciigi).

La atingo de la lern-celo (la antaŭdifinita nivelo) estas mezurebla, atestebla objektive, valide kal fidinde.

Oni povas antaŭkalkuli la (financajn kaj tempajn) investojn de la lern-procezo.

La foriĝo estas sensignifa: lern-fiasko preskaŭ maleblas.

Se vi serĉas instruadan, studmaterial-evoluigadan metodologion por situacio,

— kie la antaŭaj konoj, kapabloj kaj motivoj de la partoprenantoj estas diversaj,

— kie oni bezonas kontrolitan, praktikan konon,

— kie la studentoj lernas en diversaj lokoj kaj en diversa tempodivido (aŭ se la lernado en la sama loko kaj tempo estus zorgiga aŭ multekosta),

— kaj kie lernado tamen bezonas esti akordigita en ĝia enhavo kaj nivelo,

tiam eble vi bezonas ĝuste ĉi tiun:
viv-tajlitan lernadon!
Viv-tajlita lernado aperas

kiel studlibro kaj kurso por studmaterial-evoluigado kaj lern-helpada agado

kiel studmaterialo kaj lern-helpada sistemo por la atingenda kompetento

porteble: labor-stacio (laŭ konektiĝado: laborloko studenta, instruista, tutora ktp)